Content
Sukcesis
- konkurso ĝenerale estis sukcesa kaj plaĉa, organizado estis grandparte glata kaj klara
- komunumo bone akceptis la konkurson
- starigo de projekto en OpenProject per kopiado de alia projekto baze funkciis (sed iuj partoj problemis)
- plejparto de Ameriko-rilataj artikoloj en la Esperanta Vikivojaĝo nun havas sian bazan skemon
- parte de la projekto estis kreita testa "komunuma" projekto en nia OpenProject por disvolvi la Esperantan Vikivojaĝon
- estis kreita ege granda kvanto de artikoloj rilataj al partnera renkontiĝo (eĉ se ekster la listo de partneraj artikoloj)
- unu artikolo de konkurso kreskis de iom-pli-ol-ĝermo al 11a plej longa artikolo en la Esperanta Vikipedio
- kvanto de artikoloj signife superis antaŭvidojn
- aldonita enhavo draste superis antaŭvidojn
- uzado de la Stirpanelo (OutreachDashboard) estis pli agrabla ol antaŭe por kalkuli rezultojn en diversaj Vikimediaj projektoj (danke al elŝuto de datumoj)
- estis kreita bazo por partneriĝo, kiun ni povas utiligi por estontaj projektoj
- partneroj brile reagis kaj kunlaboris
Problemis
- starigo de nova projekto en OpenProject per kopiado de alia projekto kreis rilaton inter laboraj pakaĵoj de la 2 projektoj, kvankam ili ne vere rilatas
- partneroj volis fokuson al artikoloj specife en Vikipedio; malpli interesiĝis pri "nur en Vikivojaĝo"
- tre agema helpanto kun bonaj kontaktoj en la regiono ne povis fari organizan laboron ĉar li volis konkursi
- komunikado kun partoprenintoj estis malpli forta ol estis dezirate
- traktado de konkretaj premioj daŭris tre longe kaj fine 1 premio eĉ ne estis provizita (ni volas provizi ĝin post la projekto laŭ konsento de la subvencipeta teamo de VMF)
- partopreno en la ĉefaj konkursaj kategorioj (originalaj / tradukitaj artikoloj) estis signife malsama, rezulte venkintoj ricevis saman premion kontraŭ signife malsama kvanto de laboro
- partopreno en la subkategorio Genra egaleco estas minumuma
- aĉeto de premioj enhavis neantaŭviditajn pago-kostojn
- dum la projekto estis duraj limdatoj por aliaj gravaj aferoj, kio maldensigis fokuson kaj atenton de organizanto
- en nia projekto-mastrumilo OpenProject estis misagorditaj datoj de kelkaj aferoj, ŝajne pro mise aldonitaj rilatoj al aliaj laborpakaĵoj (pro kopio de projekto, anstataŭ kreo laŭ ŝablono) kaj miskomprenitaj gepatro-infanaj rilatoj
- peto pri retrokuplo de partoprenintoj, nepartoprenintoj kaj partneroj tre malfruas
- komunikado al partneroj ne estis plene klara, kio kaŭzis miskomprenojn kaj estis bezonata reinterkonsento
Sekvafoje farus malsame
- pli rigora anticipa "merkata" esploro pri eblaj partneroj
- pli frua kunlaborigo de partneroj
- prepari dokumenton por proponita partnero, kiu faciligus la procezon de partneriĝo (ekz. skemo por listigi proponitajn artikolojn, premiojn, kondiĉojn ktp)
- krei novan projekton en OpenProject helpe de ŝablono, ne per kopiado
- kreus pli precizajn (eĉ se pli multajn) laborpakaĵojn en OpenProject por pli precize respondi kun realaj projektaj postuloj dum la projekta ciklo
- notado de lernitaj lecionoj dum la tuta daŭro de la projekto
- preparo de retrokoplaj formularoj por partoprenintoj, nepartoprenintoj kaj partneroj jam anticipe laŭ antaŭekzistanta ŝablono
- havus pli grandan organizan projektan teamon (varbado de volontuloj estas planata por 2022, uzante datumojn de strategia planado)
- uzus volontulojn kiuj longdaŭre laboras ekster la projekto pri sia specifa fako
- lasi por kalkulo de rezultoj kaj provizo de premioj pli longan tempon, almenaŭ aldonajn 2 semajnojn, eble eĉ 1 monaton
- por premioj kiuj bezonas provizon de laŭpeta fakturo petus la fakturon kiom eble plej frue, eĉ sen koni precizajn ricevontojn de la premioj
- rekonsiderus kiel juste poenti originajn kaj tradukitajn artikolojn
- rekonsiderus ĉu entute fari ajnan fokuson pri genraj temoj
- en la subvencipeto aldoni rezervon por kovri neantaŭviditajn aŭ miskalkulitajn kostojn
- por informado uzus ŝablonajn antaŭplanitajn retmesaĝojn uzante nian CiviCRM (post kiam tiu ĝia parto estos agordita - #123)
- rekonsiderus kiel uzadi gepatro-infanajn rilatojn en OpenProject (tio rilatas al tempoplanado ĉe unuopaj pakaĵoj)
- kreus memstaran ŝablonon por pli facila kreado de RetejAnoncoj
- petus CentranAnoncon kun sufiĉa anticipo (anstataŭ lokaj Anoncoj)
- kontrolus agorditan tempoplanon en OpenProject per Gannt-grafeo
- farus pli multan individuan varbadon