# **Sukcesis** 1. konkurso ĝenerale estis sukcesa kaj plaĉa, organizado estis grandparte glata kaj klara 2. komunumo bone akceptis la konkurson 3. starigo de projekto en OpenProject per kopiado de alia projekto baze funkciis (sed iuj partoj problemis) 4. plejparto de Ameriko-rilataj artikoloj en la Esperanta Vikivojaĝo nun havas sian bazan skemon 5. parte de la projekto estis kreita testa "komunuma" projekto en nia OpenProject por disvolvi la Esperantan Vikivojaĝon 6. estis kreita ege granda kvanto de artikoloj rilataj al partnera renkontiĝo (eĉ se ekster la listo de partneraj artikoloj) 7. unu artikolo de konkurso kreskis de iom-pli-ol-ĝermo al 11a plej longa artikolo en la Esperanta Vikipedio 8. kvanto de artikoloj signife superis antaŭvidojn 9. aldonita enhavo draste superis antaŭvidojn 10. uzado de la _Stirpanelo_ (_OutreachDashboard_) estis pli agrabla ol antaŭe por kalkuli rezultojn en diversaj Vikimediaj projektoj (danke al elŝuto de datumoj) 11. estis kreita bazo por partneriĝo, kiun ni povas utiligi por estontaj projektoj 12. partneroj brile reagis kaj kunlaboris # **Problemis** 1. starigo de nova projekto en OpenProject per kopiado de alia projekto kreis rilaton inter laboraj pakaĵoj de la 2 projektoj, kvankam ili ne vere rilatas 2. partneroj volis fokuson al artikoloj specife en Vikipedio; malpli interesiĝis pri "nur en Vikivojaĝo" 3. tre agema helpanto kun bonaj kontaktoj en la regiono ne povis fari organizan laboron ĉar li volis konkursi 4. komunikado kun partoprenintoj estis malpli forta ol estis dezirate 5. traktado de konkretaj premioj daŭris tre longe kaj fine 1 premio eĉ ne estis provizita (ni volas provizi ĝin post la projekto laŭ konsento de la subvencipeta teamo de VMF) 6. partopreno en la ĉefaj konkursaj kategorioj (originalaj / tradukitaj artikoloj) estis signife malsama, rezulte venkintoj ricevis saman premion kontraŭ signife malsama kvanto de laboro 7. partopreno en la subkategorio _Genra egaleco_ estas minumuma 8. aĉeto de premioj enhavis neantaŭviditajn pago-kostojn 9. dum la projekto estis duraj limdatoj por aliaj gravaj aferoj, kio maldensigis fokuson kaj atenton de organizanto 10. en nia projekto-mastrumilo OpenProject estis misagorditaj datoj de kelkaj aferoj, ŝajne pro mise aldonitaj rilatoj al aliaj laborpakaĵoj (pro kopio de projekto, anstataŭ kreo laŭ ŝablono) kaj miskomprenitaj gepatro-infanaj rilatoj 11. peto pri retrokuplo de partoprenintoj, nepartoprenintoj kaj partneroj tre malfruas 12. komunikado al partneroj ne estis plene klara, kio kaŭzis miskomprenojn kaj estis bezonata reinterkonsento # **Sekvafoje farus malsame** 1. pli rigora anticipa "merkata" esploro pri eblaj partneroj 2. pli frua kunlaborigo de partneroj 3. prepari dokumenton por proponita partnero, kiu faciligus la procezon de partneriĝo (ekz. skemo por listigi proponitajn artikolojn, premiojn, kondiĉojn ktp) 4. krei novan projekton en OpenProject helpe de ŝablono, ne per kopiado 5. kreus pli precizajn (eĉ se pli multajn) laborpakaĵojn en OpenProject por pli precize respondi kun realaj projektaj postuloj dum la projekta ciklo 6. notado de lernitaj lecionoj dum la tuta daŭro de la projekto 7. preparo de retrokoplaj formularoj por partoprenintoj, nepartoprenintoj kaj partneroj jam anticipe laŭ antaŭekzistanta ŝablono 8. havus pli grandan organizan projektan teamon (varbado de volontuloj estas planata por 2022, uzante datumojn de strategia planado) 9. uzus volontulojn kiuj longdaŭre laboras ekster la projekto pri sia specifa fako 10. lasi por kalkulo de rezultoj kaj provizo de premioj pli longan tempon, almenaŭ aldonajn 2 semajnojn, eble eĉ 1 monaton 11. por premioj kiuj bezonas provizon de laŭpeta fakturo petus la fakturon kiom eble plej frue, eĉ sen koni precizajn ricevontojn de la premioj 12. rekonsiderus kiel juste poenti originajn kaj tradukitajn artikolojn 13. rekonsiderus ĉu entute fari ajnan fokuson pri genraj temoj 14. en la subvencipeto aldoni rezervon por kovri neantaŭviditajn aŭ miskalkulitajn kostojn 15. por informado uzus ŝablonajn antaŭplanitajn retmesaĝojn uzante nian CiviCRM (post kiam tiu ĝia parto estos agordita - #123) 16. rekonsiderus kiel uzadi gepatro-infanajn rilatojn en OpenProject (tio rilatas al tempoplanado ĉe unuopaj pakaĵoj) 17. kreus memstaran ŝablonon por pli facila kreado de RetejAnoncoj 18. petus CentranAnoncon kun sufiĉa anticipo (anstataŭ lokaj Anoncoj) 19. kontrolus agorditan tempoplanon en OpenProject per Gannt-grafeo 20. farus pli multan individuan varbadon